

Introduction
Hashim MRUTA aŭ Hashim Bushiri MRUTA (naskiĝis en Darersalamo, Tanzanio en 1937 aŭ 1942 kaj mortis en la sama lando en 1988) estis pentristo de la unua generacio de la pentra ĝenro konata kiel tinga tinga. Haŝim Mruta estis unu el la fondaj membroj de la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga kie li instruis siajn multajn lernantojn, kiel Mohamed Charinda. Li estis eminenta membro de la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga, kie li restis ĝis sia morto.
Antaŭ ol esti pentristo, Mruta laboris kiel policisto, sed retiriĝis. Kiam Edward Saidi Tingatinga, lia kuzo, komencis esti konata pentristo, Mruta volis iri al siaj klasoj. Tingatinga jam havis kvin studentojn, do ŝi rifuzis plu. Tamen, Mruta rajtis iri vidi la aliajn pentri. Poste li ekzercis hejme, kion li vidis. En 1991 Mruta estis komisiita pentri murpentraĵon en Kopenhago kiel parto de la Images of Africa Festival.
Referencoj
- ↑ «MRUTA | Hashim MRUTA Bushier, Tanzania - first generation tingatinga painter». Alirita: 15 majo 2020
- ↑ Afrum - African Contemporary Fine Art. Alirita:15 majo 2020
- ↑ Mohammed Wasia Charinda | Indigo Arts. Alirita: 15 majo 2020
- ↑ Copenhagen Street Art: Where to Find the Prettiest Murals. Alirita: 15 majo 2020
Vidu ankaŭ
- Tanzania kulturo
- Omari Amonde
- Maurus Malikita
- Damian Msagula
- David Mzuguno
- Peter Martin
- George Lilanga
Eksteraj ligiloj
- Red Hill Art Gallery Alirita: 15 majo 2020