David Mzuguno
Tanzanian painter

David Mzuguno

The basics
Quick facts
Intro
Tanzanian painter
Gender:
Male
Places:
Work field:
Birth:
1951(Tanzania)
Death:
6 June 2010
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Referencoj Vidu ankaŭ Eksteraj ligiloj
The details
Biography

Introduction

David Herekia MZUGUNO (naskiĝis en Gonja Bombo, Pare montoj, regiono Kilimanĝaro, Tanzanio en 1951 kaj mortis la 6-an de junio 2010) estis tingatinga pentristo, kiu apartenis al la parea etno.

En 1967 li alvenis al Daresalamo kaj komencis pentri. Poste, dum du jaroj li iris loĝi kun sia onklo en Msasani, kie li renkontis la tingatingajn pentristojn, kvankam tiutempe la tingatinga stilo ne interesis lin. En 1969, en la aĝo de 18 jaroj, li konatiĝis pro gajnado de la tria premio en la Esso Kalendara Konkurado, prestiĝan artan konkurson en Orientafriko. En 1972 li komencis labori kiel ministo, sed daŭre pentris kaj vendis siajn verkojn en hoteloj. En 1979 Mzuguno prirezignis sian realisman stilon kaj aliĝis al la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga, elektante la tingatingan stilon. Tiutempe la tingatinga stilo estis tre sukcesa. David Mzuguno pasigis 10 jarojn en la asocio kaj vendis multajn pentraĵojn, pli ol liaj kolegoj. De 1989, li pentris dum du jaroj por japana invitita sinjorino ĉe la Universitato de Daresalamo. Post tiu etapo Mzuguno daŭre disvolvis sian stilon ĉe sia hejmo en Kahaba.

Mzuguno estis unu el la pentristoj kun la plej alta eduka nivelo. Li plu disvolvis tute unikan stilon, kiu defias klasifikadon, kiu inkluzivas multajn detalojn kaj saturitajn kolorojn. Liaj verkoj pruvis grandan originalecon montrante skrupule belajn scenojn de kampara vivo, ĝiaj triboj kaj tradiciaj kutimoj, en medioj kun multe da suno kaj senbrida vegetaĵaro.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj