Zoltán Papp
Hungarian actor

Zoltán Papp

The basics
Quick facts
Intro
Hungarian actor
Gender:
Male
Places:
Birth:
31 January 1944(Budapest, Central Hungary, Hungary)
Star sign:
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Biografio Elektitaj teatraj roloj Elektitaj kinaj filmaj roloj Elektitaj televiziaj filmaj roloj Dubladaj roloj Elektitaj libroj Fontoj
The details
Biography

Introduction

Zoltán Papp, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Papp Zoltán estas hungara aktoro, voĉoaktoro, verkisto, deklamisto.

Zoltán Papp [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio

Zoltán Papp frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, ekde 1963 li apartenis al jam ne ekzistanta teatro. Ekde tiam li ofte ricevis rolojn ankaŭ en Hungara Radio. Inter 1969 kaj 1978 li estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:

  • Nacia Teatro (Budapeŝto) (1978-1982)
  • Teatro Katona József (1982–1994)
  • Nova Teatro (Budapeŝto) (1994–1996)
  • senstatusa aktoro en pluraj teatroj (1996-2002)
  • Teatro Petőfi (Sopron) (2002-2003).

Post Sopron li revenis al Nacia Teatro en Budapeŝto, poste al diversaj pli malgrandaj teatroj. Li kelkfoje estis ankaŭ dramaturgo, li publikigis diversaĵojn, eĉ poemtradukojn. Li ricevis premion en 1985.

Elektitaj teatraj roloj

  • William Shakespeare:
    • Hamleto - Polonius, spirito de patro de Hamleto, teatroreĝo, tombofosisto (en Teatro Katona J.)
    • Epifanio: aŭ kiel vi volas - Fabian (en Teatro Katona J.)
    • Koriolano - Sicinius (en Teatro Katona J.)
    • La dresado de la megero (2002 en Sopron)
    • Kiel plaĉas al vi (2010 en Nova Teatro)
  • Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Tuzenbach
  • Molière: La Avarulo - Jacques (en Teatro Katona J., en 2007 en Nova Teatro)

Elektitaj kinaj filmaj roloj

  • Bástyasétány 74 (1974)
  • Jézus Krisztus horoszkópja (1988)
  • Hamvadó cigarettavég (2001)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

  • Egy lócsiszár virágvasárnapja (1985)
  • Kisváros (serio)

Dubladaj roloj

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Philip Friend kaj aliaj [1]

Elektitaj libroj

  • Visszaélet (1998)
  • Írogató színész (2010)
  • Képes lapok (poemoj, 2012)
  • Saját halottam vagyok (2014)

Fontoj