

Tivadar Bertalan
Introduction
Tivadar Bertalan, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bertalan Tivadar estas hungara dekoraciisto pri filmoj, grafikisto, ilustristo, altlerneja instruisto.
Tivadar Bertalan [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1930 en Budapeŝto.
Biografio
Tivadar Bertalan frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris jaron por havi ŝancon pri la plulerno. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1955. Post siaj studoj li aliĝis al la hungara produktejo pri filmoj, kie li restis ĝis 1991. Menciindas, ke dum la socialismo li havis eblecon labori en filmoj produktitaj en Okcidenta Germanio, Francio, Usono, ktp. Li instuas ankaŭ en la Hungara Belarta Universitato, krome li kontribuis en libroj, eĉ li ilustris librojn. Li partoprenas en ekspozicioj. Li ricevis premiojn ekde 2009, lastfoje premion Kossuth en 2017. Li havas edzinon kun filo.
Elektitaj filmaj dekoraciaĵoj
- Terülj-terülj asztalkám (1956)
- Tüskevár (1966)
- Anna Karenina (en Britio, 1977)
- Mata Hari (en Usono, 1984)
- The Reunion (en Usono, 1990)
Elektitaj libroj
- A mindenség púpja. Hármaskönyv, a szerző képeivel (1997)
- Lipi. Élet-rajz-regény a szerző képeivel (2006)
- Félcédulák (2016)
Elektitaj ekspozicioj
- Budapeŝto, 1965, 1972, 1976
- Munkeno, 1972