Rob Moerbeek
Dutch Esperantist and philologist

Rob Moerbeek

The basics
Quick facts
Intro
Dutch Esperantist and philologist
Gender:
Male
Birth:
1 May 1936
Star sign:
Family:
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Honorigoj Referencoj Eksteraj ligiloj
The details
Biography

Introduction

Rob (Robert) MOERBEEK [MURbejk] (naskiĝis la 1-an de majo 1936) estas nederlanda esperantisto kaj filologo. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA zorgante pri la ekspedofako kaj pri la provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (revuo de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano, La Kontakto (revuo de la nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li.

Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li agadas ankaŭ pri nefumismo en la UEA-fakasocio TADEN (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj). Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo en la jaroj 1978–1998.

Honorigoj

  • En 2000 Moerbeek ricevis la Premion Deguĉi pro la longtempa agado por triamondaj esperantistoj kaj handikapitoj, precipe blinduloj.;
  • En 2011 Moerbeek iĝis Honora Membro de UEA;
  • En 2014 Moerbeek iĝis Honora Membro de ILEI;
  • En 2018 Moerbeek iĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau pro sia aktiva agado por la Esperanto-movado, subteno al la blindula movado, sia redaktista, korektista kaj instrua agadoj.

Referencoj

  1. Rob Moerbeek fariĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau (esperante). Edukado.net (2018-04-29). Alirita 2018-04-29.

Eksteraj ligiloj