

Introduction
Moritz Csáky [moric ĉAki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj ortografio Csáky Móric estas hungardevena aŭstra historiisto, profesoro, membro (ekstera en 1998) de Hungara Scienca Akademio, membro de Aŭstra Scienca Akademio.
Moritz Csáky [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1936 en Ĉeĥoslovakio en Levoča.
Biografio
Moritz Csáky apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li pasigis la infanan eraon en la familia kastelo en Spišský Hrhov. Post la 2-a mondmilito pro la reĝimoŝanĝo li translokiĝis al Austrio. Li frekventis universitatojn laŭvice en Romo, Parizo, Vieno. Post la diplomo en 1966 li instruis en universitato en Vieno ĝis 1984, poste en Graz, dume en diplomatia akademio en Vieno inter 1988-1995. Li profesoriĝis en 1979. Li longe estis ankaŭ direktoro de historia instituto en Graz. Foje li instruis ankaŭ en Kanado. En 2004 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri kulturaj aferoj en Mez-Eŭropo. Li ricevis aŭstrajn, hungarajn, francan, slovakan premiojn inter 1969-2010.
Elektitaj publikaĵoj
- Der Kulturkampf in Ungarn (Kulturbatalo en Hungario), (1967)
- Von der Aufklärung zum Liberalismus (1981)
- Ideologie der Operette und Wiener Moderne (1998)
- Das Gedächtnis der Städte (2010)
Fontoj
- hungarlingva biografieto
- biografio germane
- [1] germane