

Móric Lukács
The basics
Quick facts
Gender:
Male
Places:
Is:
Work field:
Birth:
5 September 1812(Pest, Pest County, Hungary)
Death:
5 November 1881(Budapest, Central Hungary, Hungary)
Star sign:
The details
Biography
Introduction
Móric LUKÁCS [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lukács Móric estis hungara ĵurnalisto, tradukisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio.
Móric Lukács naskiĝis la 5-an de septembro 1812 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de novembro 1881 en Budapeŝto.
Biografio
Móric Lukács edukiĝis hejme en la gepatra bieno, poste en 1832 li iris al Pest, kie li plulernis. Tiutempe li verkis poemojn germane. En 1836 li iĝis subnotario kaj li okupiĝis pri politiko kaj literaturo. En 1848 li havis postenon en la revolucia ŝtato. Inter 1851-1859 li vojaĝis en Germanio, Svislando, Belgio, Francio, Britio, Italio. En 1862 li edziĝis, en 1874 vidviĝis. En 1876 li elektiĝis prezidanto de Societo Kisfaludy, pri kio li rezignis en 1879.
Verkaro (elekto)
- Emlékbeszéd gróf Teleki László felett (Funebra parolo pri grafo László Teleki 1861
- Lukács Móric munkái Kolektitaj verkoj de Móric Lukács) 1894
- Koszorú (Florkrono) 1829-1830 - tradukaĵoj el la greka lingvo
- tradukaĵoj de Byron 1830-aj jaroj
- Szegedi Árvizkönyv (Inundo en Szeged) 1880