

Miklós Maróth
Introduction
Miklós Maróth [miklOŝ marOt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Maróth Miklós estis hungara orientalisto, filologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004), membro de Academia Europaea (1996).
Miklós Maróth [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
Miklós Maróth frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1962-1967, sed intertempe li lernis ankaŭ en Bagdado. Baldaŭe li plulernis en ELTE kaj en universitato en Vieno. Komence li laboris en biblioteko de MTA, poste en ELTE, kie li estis katedrestro kaj dekano ekde 1992. En 1987 li esploris en Harvard. Li doktoriĝis en 1988 antaŭ la akademio. Li okupiĝas precipe pri greka kaj araba kulturoj, ankaŭ pri filozofio. Li havas edzinon. Li ricevis medalojn kaj premiojn (ankaŭ eksterlandan) inter 1971-2009.
Verkaro (elekto)
- A görög logika Keleten (La greka logiko en Orient(uj)o), (1980)
- Die Araber und die antike Wissenschaftstheorie (1994)
- A görög filozófia története (Historio de la greka filozofio), (1997, 2002)