

The basics
Quick facts
Intro
German Esperantist
A.K.A.
Marko Lins
Gender:
Male
Places:
Is:
Work field:
Birth:
10 October 1973
Star sign:
Family:
Father:
The details
Biography
Introduction
Marko Naoki LINS, germano, naskiĝis la 10-an de oktobro 1973 kiel filo de japana patrino kaj germana patro, la esperantisto Ulrich Lins.
La magistro pri historio aktivis en la Esperanto-movado de Kolonjo kaj en la Germana Esperanto-Junularo, kie li estis estrarano kaj prezidanto. De 2001 ĝis 2003 krome li oficis kiel estrarano de TEJO pri rilatoj kun UEA. Li estis direktoro de la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005 kaj dum iom pli ol jaro estis dungito de Monato. Poste li eniris la diplomatian servon kaj plurajn jarojn laboris en Kievo. Laŭ la stato de 2016 li estas kultura respondeculo en la germana ambasadejo en Kopenhago.
Referencoj
| Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Junularo | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Ulrich Görtz | decembro 1996 - decembro 2000 | Gunnar R. Fischer |