The basics
Quick facts
Gender:
Male
Places:
Work field:
Birth:
25 September 1894
Death:
23 December 1966
Star sign:
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Biografio Elektitaj publikaĵoj Memorigiloj Fontoj
The details
Biography

Introduction

Jenő Faller, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Faller Jenő estis hungara inĝeniero, profesoro, muzeestro.

Jenő Faller [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1894 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 23-an de decembro 1966 en Sopron.

Biografio

Jenő Faller frekventis minadan kaj arbaran akademion en sia naskiĝurbo, sed pro la 1-a mondmilito li akiris inĝenieran diplomon en 1921 en Sopron. Pli frue jam en 1919 li havis postenon en minejo de Tatabánya, en 1922 en Dorog. Li gvidis karbonesploron en Dudar kaj Nagyegyháza. En 1929 li estis minestro en Várpalota. En 1950 li estis nomumita docento en altlernejo de Sopron. En 1955 li kandidatiĝis. Post 2 jaroj li establis muzeon pri minado en Sopron.

Elektitaj publikaĵoj

  • Csetény község monográfiája, (monografio de Csetény), (1929)
  • Palota ostroma 1533-ban (Sieĝo de Várpalota en 1533), (1933)
  • A magyar bányagépesítés úttörői (1953)
  • A Soproni Központi Bányászati Múzeum kalauza (1959) - muzea gvidilo
  • Jó szerencsét! (1975) - libro

Memorigiloj

  • stratoj en Sopron, Várpalota, Tata (Hungario)
  • faklernejo, kolegio kaj busto en Várpalota
  • memortabulo en Zirc

Fontoj