Imre Navratil
Physician

Imre Navratil

The basics
Quick facts
Intro
Physician
Gender:
Male
Places:
Work field:
Birth:
2 November 1833(Pest)
Death:
3 April 1919(Budapest, Central Hungary, Hungary)
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Biografio Elektitaj publikaĵoj Fontoj
The details
Biography

Introduction

Imre Navratil, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Navratil Imre estis hungara kuracisto, kirurgo, otorinolaringologo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szalóki. Lia filo estis Ákos Navratil.

Imre Navratil [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1833 en Pest (urbo). Li mortis la 3-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Navratil akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1858, en la sekva jaro fakdiplomojn pri kirurgio kaj akuŝo. Post siaj studoj li studvojaĝis al Vieno, Berlino, Francio kaj Anglio. En 1865 li estis nomumita privata profesoro pri laringo-scioj, en 1872 eksterordinara profesoro, en 1892 titulara eksterordinara profesoro. Li establis apartajn ĉambrojn por laringomalsanoj en Malsanulejo Rókus, kie li iĝis ĉefkuracisto en 1878. Li nobeliĝis en 1893. Li pensiuliĝis en 1911.

Elektitaj publikaĵoj

  • Népszerű egészségtan (1858) - tradukaĵo
  • A gégebajok helyi kezelése gégetükör mellett (1865)
  • Sebészi műtéttan (1867)
  • A különös sebészet tankönyve (1872-74) - tradukaĵo
  • Beitrag zur Hirnchirurgie (1889)
  • Gége légcsőmetszés 1858-1892 (1902)

Fontoj