Gyula Farbaky
mijningenieur

Gyula Farbaky

The basics
Quick facts
Intro
mijningenieur
Gender:
Male
Work field:
Birth:
18 April 1870
Death:
1911
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Biografio Elektitaj publikaĵoj Fontoj
The details
Biography

Introduction

Gyula Farbaky [djula farbaki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Farbaky Gyula estis hungara inĝeniero, profesoro.

Gyula Farbaky [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1870 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis en 1911 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio

Gyula Farbaky frekventis gimnazion en Kassa, poste li lernis metalurgion en Akademio de Selmec en Selmecbánya inter 1888 kaj 1891. Post la diplomo komence li instruis en la akademio, en la studjaro 1894 en Aachen, poste li studvojaĝis al Vestfalio, Belgio, Svedio. Hejmenveninta li havis inĝenieran postenon en metalurgia oficejo en Selmecbánya. Ekde 1905 ĝis sia tragika morto li instruis en la akademio. Li havis akcidenton dum kontrolado de konstruo en la akademio.

Elektitaj publikaĵoj

  • Úti jegyzetek dél-olaszországi nevezetesebb fémkohókról (1892)
  • Színesfémkohászat (pro la morto ne plene finita)

Fontoj