Ferenc Flór
Physician

Ferenc Flór

The basics
Quick facts
Intro
Physician
Gender:
Male
Places:
Birth:
10 October 1809(Oradea, Bihor County, Romania)
Death:
7 July 1871(Pest)
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Kariero Verkoj Memorigiloj Fontoj
The details
Biography

Introduction

FLÓR Ferenc (flo:r) estis hungara kirurgo, magistrata ĉefkuracisto, ano korespondanta de la MTA (1838) naskita en Váradolaszi la 19-an de julio 1845 kaj mortinta en Koloĵvaro la 28-an de novembro 1877.

Kariero

Ferenc Flór diplomiĝis en 1833, en 1834 kvalifikiĝis pri kirurgio kaj kiel akuŝistmajstro. Li estis la unua, kiu defendis sian disertacion en hungara lingvo. De 1834 li estis asistanto en la katedro pri bestkuracado, poste en la kliniko de kirurgio. De 1837 li estis urba kuracisto en Peŝto, en 1840 li estis ĉefkuracisto de la Malsanulejo Rókus, de 1847 ties direktoro kaj magistrata ĉefkuracisto de Peŝto. En 1849 li estis ĉefo de la sanaferoj de la pridefenda ministerio. Post la liberecbatalo oni internigis lin. En 1861 kaj 1867 li denove estis magistrata ĉefkuracisto de Peŝto kaj direktoro de malsanulejo. li estis la unua en Hungario, kiu aplikis kloroformon por ĝenerala anestezo. Li redaktis la eldonaĵon titolitan Magyar orvosok és természetvizsgálók munkálatai (I–III., Pest, 1841–43), de 1839 ĝis 1849 ili eldonis Orvosi Tár, la unuan adresaron en Hungario Orvosrend névsora por jaro 1840 (Pest, 1840).

Verkoj

Ferenc Flór
  • Kisdedápolás (latine kaj hungare, Pest, 1833)
  • A tetszhalottak felélesztéséről szóló tanítás (Pest, 1835)
  • Húgykő-metszés és morzsolás (Pest, 1842)
  • Hivatalos tudósítás a hagymáz-járványról, mely szabad királyi Pest város polgári kórházában 1846–47. évben uralkodott (Buda, 1848)

Memorigiloj

  • hospitalo kun reliefo kaj gimnazio en Kistarcsa
  • premio fondita en 1992

Fontoj