

Introduction
Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio , kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".
En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV, kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube.
Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”, por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.
En 2024 li havis kamean rolon en la serio Esperanto Senlime.
Videogalerio
- Una filmeto esploras Laadanon
- Intervjuo kun Chuck Smith
- Intervjuo kun Veronika Poór
Referencoj
- ↑ Pirlot, Germain (februaro 2016). “Evildea — Richard Delamore — la plej aktiva kaj stulta Esperanto‑jutubisto”, Eŭropa Bulteno (PDF) (157), p. 10.
- ↑ Aleks Kadar intervjuas Richard Delamore pri Esperanto-TV por Muzaiko
- ↑ noto de la 30-a de decembro 2018 en Twitter
- ↑ Esperanto‑TV lanĉiĝis. Aŭstralia Esperanto‑Asocio. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2016-04-03.
- ↑ Esperanto en Afriko n‑ro 28 Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, p. 7
Eksteraj ligiloj
- YouTube‑kanalo
- Evildea ĉe Twitter