Edit Zeke
Hungarian academic

Edit Zeke

The basics
Quick facts
Intro
Hungarian academic
Gender:
Female
Places:
Work field:
Birth:
1 April 1960(Budapest, Hungary)
Star sign:
Education:
Secondary School of Visual Arts
( - 1978)
Moholy-Nagy University of Art and Design
(1981 - 1984)
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Biografio Elektitaj teatraj laboroj Elektitaj ekspozicioj Fontoj
The details
Biography

Introduction

Edit ZEKE, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zeke Edit estas hungara kostumisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto.

Edit Zeke [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.

Biografio

Edit Zeke frekventis artan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi plulernis 2 lernojarojn (1979–1981) en arta akademio en Moskvo, fine ŝi akiris diplomon en la Industriarta Altlernejo en 1984. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét, kie ŝi laboris ĝis 1989. Ekde 1992 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), sed ŝi faris koncernajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. Ŝi ekinstruis en 2003 en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝi havis plian statuson en Budapeŝta Ŝtata Operejo ekde 2005. Ŝiaj laboraĵoj estis videblaj ankaŭ en ekspozicioj. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1996-2003.

Elektitaj teatraj laboroj

  • Molière:
    • La malsanulo pro imago - kostumo, dekoracio (1984)
    • Tartufo - dekoracio (1999)
  • William Shakespeare:
    • La Venecia Komercisto - kostumo (1987)
    • Otelo - dekoracio (1988); kostumo (1999)
    • Romeo kaj Julieta - kostumo (1994)
    • Hamleto - kostumo (1994)
    • Makbeto - kostumo (1996)
  • Béla Balázs: Burgo de la Blubarbulo - kostumo (1986)
  • Ede Szigligeti: Liliomfi - kostumo, dekoracio (1992)
  • Puccini: Tosca - kostumo, dekoracio (1996)

Elektitaj ekspozicioj

  • 1989 Melbourne
  • 1991, 1995 Prago
  • 1997 Seulo
  • 1998 Tokio, Tel-Aviv
  • 2001 Arthalo Budapeŝto

Fontoj