Malik Chibane
French film producer, film director and screenwriter

Malik Chibane

The basics
Quick facts
Intro
French film producer, film director and screenwriter
Gender:
Male
Places:
Birth:
10 March 1964(Saint-Vallier, canton of Saint-Vallier, arrondissement of Valence, Drôme)
The details
Biography

Malik Chibane - proksimuma prononco franca [maLI:K ŝi:BAN], naskiĝis la 10-an de marto 1964(nun 1964-03-10) kiel infano de arabdevenaj enmigrintoj en Saint-Vallier, departemento Drôme, Francio, do nun 53-jara - estas franca scenaristo, reĝisoro kaj filmproduktisto. Lia unua plenlonga kineja filmo Hexagone debutis en 1994 kaj, proksime al la propra biografio, temigis la historion de arabdevena familio en Francio. Sekvis pluraj pliaj sukcesaj kinejaj kaj televidaj produktaĵoj. En 2016, septembre en Germanio kaj novembre en Francio, premieris lia filmo Les enfants de la chance pri grupo da knabaj pacientoj de malcentra francia hospitalo en 1942, inter ili pluraj judaj infanoj, kies judecon la kuracistoj kaj flegistoj sukcesas kaŝi kaj tiel savas ilin de la holokaŭsta murdiĝo.

Krom mem realigi filmojn kiel reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktisto, li aktivas kiel profesoro en la kina altlernejo La Fémis de Parizo.