Daniel Hofmann

Daniel Hofmann

The basics
Quick facts
Gender:
Male
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Literaturo Vidu ankaŭ Referencoj
The details
Biography

Introduction

Daniel Hoffmann (1538–1611) (* Halle, en la 1538 - Wolfenbüttel, en la 30-a de novembro 1611) estis germana luterana teologo, superintendanto, polemikisto kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt. En 1588, li sukcedis Tilemann Heshusius (1527-1588) kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Helmstedt. En 1598, li estis riproĉita ĉar li instruis ke la veraĵoj de la filozofio konfliktas kun la religiaj veraĵoj, kaj ke la filozofio estis mortiga malamiko de la religio. Tiu polemiko trapasis la pordon de la universitato kaj venis al aliaj landoj, kie la disputo ne estis malpli arda.

La tumultoj nur kvietiĝis post interveno de la duko Henriko Julio (1564-1613), kiu post zorga esploro pri la naturo de la disputo, kaj konsultinte la profesorojn de la Universitato de Rostock rilate al la polemiko, postulis ke Hoffmann publike konfesu sin kulpa je la ofendoj kiujn li ĵetis kontraŭ la filozofion en siaj manuskriptoj kaj akademiaj lecionoj, kaj agnosku plej malferme la harmonion kaj union de la solida filozofio kun la vera kaj legitima teologio. Tiu ordo estis plenumita en 1601, finigante la disputon.

Literaturo

Vidu ankaŭ

  • Teodoro Beza (1519-1605)
  • Tilemann Heshusius (1527-1588)
  • Andreas Mylius (1527-1594)
  • Johannes Caselius (1533-1613)
  • Heinrich Julius, Duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1564-1613)
  • Cornelius Martini (1568-1621)
  • Aegidius Hunnius, la Maljuna (1550-1603)
  • Daniel Hoffmann (kuracisto) (1695–1752)

    Referencoj