Boris Reitschuster
German journalist

Boris Reitschuster

The basics
Quick facts
Intro
German journalist
Gender:
Male
Places:
Work field:
Birth:
12 May 1971(Augsburg, Swabia, Bavaria, Germany)
Star sign:
Biography menu
Menu

Jump to

Introduction Vivo Verkoj Honoroj Eksteraj ligiloj Notoj Fonto
The details
Biography

Introduction

Boris REITSCHUSTER (naskiĝinta la 12-an de majo 1971 en Augsburg) estas germana ĵurnalisto kaj faklibra verkisto. Li famiĝis per siaj libroj pri aktuala Rusio. Inter 1999 kaj februaro 2015 li gvidis la moskvan buroon de la semajna novaĵgazeto Focus.

Vivo

Post pasigo de la abiturienta ekzameno ĉe la humanisma Stefano-gimnazio en Augsburg en la 1990-a jaro li ekzamenitis interpretisto ĉe la Scienca centro de la moskva ekonomia-statistika altlernejo. Inter 1992-1994 li estis korespondisto por la gazeto Deutsches Allgemeines Sonntagsblatt. Inter 1995-1997 li unue deĵoris por la novaĵagentejoj dpa kaj AFP kiel en Augsburg tiel en Munkeno. Inter novembro 1999 kaj februaro 2015 li gvidis la moskvan buroon de Focus en la rusa ĉefurbo.

Reitschuster kritike priskribis en libroj kaj artikoloj la politikan sistemon de Ruslando malŝpare farante akran kritikon kontraŭ Vladimir Putin. Laŭ propraj asertoj li plurfoje minacitis per murdplananoncoj: tial li devis reveni en 2011 al Germanlando. Tamen li ĝis 2015 kontinuigis la laboradon por la menciita moskva ĵurnalismejo. Ekde februaro 2015 li estas liberprofesia verkisto kaj ĵurnalisto.

Verkoj

  • Briefe aus einem untergehenden Imperium. Dietz, Berlin 1994, ISBN 3-320-01842-6
  • Wladimir Putin. Wohin steuert er Russland? Rowohlt Berlin, Berlin 2004, ISBN 3-87134-487-7
  • Putins Demokratur. Wie der Kreml den Westen das Fürchten lehrt. Econ, Berlin 2006, ISBN 978-3-430-20006-6; aktualisierte und erweiterte Ausgabe: Ullstein, Berlin 2007, ISBN 978-3-548-36971-6; 3. aktualisierte und erweiterte Auflage: Putins Demokratur. Ein Machtmensch und sein System. Econ, Berlin 2014, ISBN 978-3-430-20183-4
  • Der neue Herr im Kreml? Dimitrij Medwedew. Econ, Berlin 2008, ISBN 978-3-430-20049-3
  • Russki Extrem. Wie ich lernte, Moskau zu lieben. Ullstein, Berlin 2009, ISBN 978-3-550-08766-0; ebd. 2010, ISBN 978-3-548-37338-6 (Taschenbuch)
  • Putins verdeckter Krieg. Wie Moskau den Westen destabilisiert, Econ Verlag, Berlin 2016, ISBN 9783430202077

Honoroj

  • Journalistenpreis des Bundes der Vertriebenen, Bayern (1998)
  • Andere-Zeiten-Journalistenpreis (2004)
  • Theodor-Heuss-Medaille (2008)

Eksteraj ligiloj

Notoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Boris Reitschuster en la germana Vikipedio.